Esperanta Civito

Kapitulo kaj grupestroj kunvokitaj por la 7a de marto


La Kapitulo estas kunvokita al ordinara kunveno (parte skajpa) la 7an de marto 2017 je 21h00 (22h00 en Bulgario). La ĉefa punkto en la tagordo estas la preparo de la inaŭgura parlamenta sesio en Loklo, 13 aprilo 2017.

Samtempe estas kunvokitaj ankaŭ la estroj de la senataj grupoj, majoritata kaj opozicia, konforme al la artikolo 10, paragrafo 1 de la Senata Reglamento: "Konsultinte la Kapitulon kaj la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de la senata sesio".

Laŭ la art. 9, par. 2, "La oficiala kunvoko, kun la tagordo kaj la necesaj aldonaj tekstoj, devas atingi la senatanojn almenaŭ dek tagojn antaŭ la kunsido".

Laŭ la art. 10, par. 3, "Escepte de leĝproponoj, ekstraj tagorderoj estas proponeblaj de senatano aŭ kapitulano tuj antaŭ la malfermo de la sesio; ĉe la malfermo la prezidanto submetas ilin al la Senato por akcepti ilian entagordigon".

En pli frua kunveno la Kapitulo aprobis la dividon de la senata inaŭguro al du sesioj: la unua, kun la konsistigo de la grupoj kaj la ĵuro; la dua, kun la ebleco diskuti la leĝoproponon pri pacifismo, kies unua subskribinto estas sen. Riichi Karibe. Tio konformas al la art. 24, par. 2 de la Senata Reglamento: "Leĝpropono kiu ne trapasas la lastan voĉdonon antaŭ la fino de la senata mandato estas reenskribebla en la tagordo de la dua sesio en la nova mandato (...)". Por tio tamen necesas ankaŭ la konsento de la opozicio.

(HeKo 636 3-C, 3 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0629 s s