Esperanta Civito

FEM havos propran apartamenton


Plia atingo de Pro Esperanto, la fondumo kadre de la Esperanta Civito kiu iom post iom dotas ĉiun paktinton per propra nemoveblaĵo. Post la granda domo de KCE, la naturamika domo en Andaluzio kaj la apartamentoj de LF-koop kaj de PEN en Ĉaŭdefono, ankaŭ Feminisma Esperanta Movado havos nemoveblaĵon, ekde 2020.

La triĉambra loĝejo, luita de privatulo, situas en plena urbocentro: elfenestre eblas admiri la grandan fontanon de Ĉaŭdefono. La akiro de tiu apartamento eblas kadre de LF-koop, kies mecenatoj financas la projekton laŭ specifaj kondiĉoj. Tiel en la Civita konsorcio la kapitalo en nemoveblaĵoj fariĝas duobla kompare kun tiu de UEA, dekobla kompare kun tiu de SAT.

Fondumo Pro Esperanto administras preskaŭ ĉiun nemoveblaĵon en la konsorcio. Eblas esceptoj, ekzemple la E-ista Domo en Razgrado estas tute memstara, kvankam aliĝinta al la Pakto.

[HeKo 716 4-C, 16 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0581 s s