Esperanta Civito

Literatura Foiro 313 kun Beckett-suplemento: 128 paĝoj


Por festi la rekordon de kultura revuo en esperanto kun plej multe da numeroj senpaŭze (313) la oktobra "Literatura Foiro" ne estas presata sola, sed kun ekstra donaco al la fidelaj abonantoj: 64-paĝa suplemento enhavanta la dramon de Samuel Beckett "Finalo de partio", tradukitan de KCE-rondo gvidata de d-ino Perla Martinelli, prefacitan de d-ro Humphrey Tonkin, postparolita de d-ro Giorgio Silfer.

La oktobra LF-numero, jam presata kaj kiel kutime tre akurata, dediĉas la kovrilon al la "Dia Komedio" por infanoj, eĥe al eseo de d-ro Giuliano Turone dum la Danto-jaro. Poezio malpli universala akompanas la legonton, danke al uverturo de Benoit Philippe, interludo de Biagio Trapani, lirikaĵoj originala kaj traduka (Philip Sciberras) fare de Carmel Mallia.

Tradukarto proponita ankaŭ proze: "La milita kanto" de Dino Buzzati, fabelo de Antonietta Dal Bo Alfonsi, rakonto de Marcel Ayme'. Dum poemo el la ĉerkesa de Boris Jedghef danke al Sacha Giordano enkondukas al lingvistikaj paĝoj, kie elstaras la unua parto de eseo de Fernando Pita pri la joruba lingvo ("La esperanto de Afriko") kaj studo de Davide Astori pri la signolingvoj.

Danke al artikoloj de Daniele Binaghi pri la ĉefa japana kartunisto (Hayao Miyazaki) kaj de Renee Triolle pri la filmo "Mielcigaro" de Kamir Ainouz, kino trovas pli da spaco ol kutime. Sed ankaŭ recenzoj brilas pli ol kutime, danke al Andres Bickel, Carlo Minnaja kaj Hubert Michael Schweizer.

Speciale (pri literaturaj premioj) verkas Chiara Macconi, kaj mag. Vinko Oŝlak pri "La kvin signifoj de la vorto filozofo" (el la simpozio de KCE honore al Eŭgeno de Zilah); pli modestaj laŭ amplekso, sed dense signifaj, du aliaj omaĝoj: de Giorgio Silfer al Leen Deij (dek jarojn post liaforpaso) kaj de la redakcio al pluraj konstruintoj de la fenomeno "Literatura Foiro", bedaŭrinde ne vivintaj ĝis la hodiaŭ rekordo.

La revuon, en sia 52a jarkolekto, ĉefredaktas Perla Martinelli. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 771 4-B, 12 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0553 s s