Esperanta Civito

La Kapitulo invitas la Estraron de UEA


Al la afabla atento de gesinjoroj
Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara

Altestimataj,

Fine de ĉi tiu monato, okaze de la internacia ĵurnalista kongreso, tri membroj de la Kapitulo de la Esperanta Civito troviĝos en Vilno, same kiel vi, membroj de la Estraro de UEA.

Ni opinias ke estus domaĝe ne profiti tiun ŝancon, kaj tial ni invitas vin al renkonto, kies gradon de (ne)formaleco vi povas mem decidi. Ĝi povus okazi ankaŭ en formo de (labora) vespermanĝo.

En Vilno ĉeestos la Konsulo mem, Giorgio Silfer, la vickonsulo pri edukado Bertil Nilsson kaj la vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado Ljubomir Trifonĉovski.

Antaŭdankante pro via favora konsidero, ni plej sincere salutas.

Marie-France Conde Rey,
la Vickonsulo de la Esperanta Civito *

2008 05 01

* La Vickonsulo estas komisiita pri la rilatoj interne al Esperantio, dum pri la eksteraj rilatoj responsas la Konsulo.

Estimata s-ino Marie-France,

dankon pro via afabla mesaĝo, kiun mi tuj resendis proinforme al respektive la prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA, kaj al la organizanto de la Kongreso. Bedaŭrinde mi mem persone ne ĉeestos la Kongreson, malgraŭ mia intenco, ĉar post la aliĝo mi tamen malkovris ke ne estas reala eblo denove veturi al Europo dum tiu ĉi etapo de la jaro, tial ke mi jam devis veni al la printempa estrarkunsido de UEA kaj julie al la UK.

Se mi estus veninta, mi certe akceptus vian afablan inviton.

Do kun agrabla memoro de nia konversacio en Jokohamo, mi salutas vin kun estimo,

José Antonio Vergara

[HeKo 352 5-C, 2 maj 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0572 s s