La Ondo de Esperanto: jubileo kaj papera pereo
La gazeto “La Ondo de Esperanto” [re]festas ĉi-semajne la arĝentan jubileon de sia dua epoko. La periodaĵo produktata de Sezonoj per sia dudekkvina jarkolekto fermas la paperan eldonadon: ekde 2017 (cent jarojn post la fino de la unua epoko) LOdE aperos nur virtuale.