Unua fiota teksto en esperanta alfabeto
Komisiitoj de la Kabinda Respubliko kaj de la Lingva Komitato de Esperantio laboris ĉi-semajne por difini la aplikon de la esperanta alfabeto al la fiota lingvo, la oficiala de Kabindo.
Fondumo Pro Esperanto kiel regio anoncas ke, pro forestado dum la someraj monatoj, sen. Dieter Rooke, domestro en Ĉaŭdefono, estos anstataŭata de sen. Anna Bartek, kaj c-ino Perla Martinelli, domestrino en Malago, estos anstataŭata de s-ino Mouna Ezzaoudi. La nemoveblaĵo en Budapeŝto restos fermita ĝis 25 aŭgusto 2013.
Apenaŭ iom pli ol kvarono de la individua membraro interesiĝis pri la ĵusaj elektoj de la B-komitatanoj de Universala Esperanto-Asocio. Teorie en la Komitato la dekmilo da asociaj membroj restas superreprezentataj kompare kun 4.400 individuaj membroj, ĉar la proporcio estas proksimume dek je unu; tamen praktike eĉ ne 1.200 voĉoj pruvas ke la afero ne estas misproporcia.
S-ro Gian Carlo Fighiera ĵus aperigis deliran intervjuon en la skandala retgazeto “Libera Folio”. Parto de tiu deliro estas la falsa informo (sed la redakcio de LibFol kutimas mensogi aŭ mistifiki) ke la gazeto “Heroldo de Esperanto” estus proprieto de la Esperanta Civito, kvankam ĝi estas proprieto de LF-koop.