Internacia Semajno pri Arĥivoj: kio restos de ni?
En 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, la plej grava internacia neregistara organizo de arĥivistoj, voĉdonis ke ĉiu 9a de Junio estu la Internacia Tago pri Arĥivoj, por soleni la fondon de IKA mem en 1948 sub aŭspicioj de UNESKO. De 2019, IKA plivastigas la solenadon al tuta Internacia Semajno pri Arĥivoj, ĉi-jare de la 9a ĝis la 15a de Junio.