UEA havos la kategorion "senpagaj membroj"
Baraktante kontraŭ la falo de la membronombro, la eliranta estraro en Roterdamo proponas novan membrokategorion: la amikoj de esperanto.
La gazeto “La Ondo de Esperanto” [re]festas ĉi-semajne la arĝentan jubileon de sia dua epoko. La periodaĵo produktata de Sezonoj per sia dudekkvina jarkolekto fermas la paperan eldonadon: ekde 2017 (cent jarojn post la fino de la unua epoko) LOdE aperos nur virtuale.
La pola prezidanto de la komisiono pri konstituciaj aferoj ĉe la Parlamento de Eŭropa Unio, s-ino Danuta Hübner, sin esprimis oficiale pri la statuso de la angla lingvo post la eksiĝo de Britio el EU:
La Vickonsulo de la Esperanta Civito vizitis hieraŭ Bjalistokon (Bjelostokon laŭ Zamenhof), kadre de dutaga misio por kompreni la polan situacion, specife en rilato kun supozata kresko de sento kontraŭ esperanto kaj ĝia parolantaro, sekve de negativaj informoj pri Centro Zamenhof.
Per 395 voĉoj pore, 200 kontraŭe kaj 71 sindetene la Parlamento de Eŭropa Unio aprobis hieraŭ rezolucion kiu petas “rapidan kaj koheran aktivigon de la proceduro” por la ĉeso de la membreco de Britio.
S-ro Bert Schumann, administranto de la diskutlisto “uea-membroj”, dissendis la suban mesaĝon tra tiu listo:
Honore al centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof la norda legacio de la Esperanta Civito okazigas transnacian interreligian kolokvon pri la temo “La homaranisma elano en la nuntempaj religioj”. La kolokvo disvolviĝos en la universitata urbo Upsalo, ĉe la plej grava instituto por la formado kaj klerigado de pastroj en Svedio, 28 junio — 2 julio 2017.
Post la anonco pri la subita demisio de c-ano Stefano Keller el la estraro de UEA, c-ano Koffi Gbeglo komentariis, ke tion kaŭzis desaponto pro la konduto de “reganta triopo”. Verdire la demisiinto neniam klarigis sian decidon, ĝis la ĵusa ricevo de longa komuniko, per kiu li konfirmas la tezon de c-ano Gbeglo. La esencaj frazoj estas:
Malprobable la eliro de Britio influos la lingvopolitikon en Eŭropa Unio, sed certe ĝi jam vekas perturbojn ene de Universala Esperanto-Asocio.
“Memkompreneble UEA devas ĉiam proponi, ke Esperanto fariĝu laborlingvo de Eŭropa Unio kaj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ni tion devas konstante ripeti”, deklaras Dietrich Weidmann, kiu plu emfazas:
La voĉon favoran al Eŭropa Unio en Skotlando, Norda Irlando, la kosmopolita Londono, la plej okcidentaj partoj de Kimrio superŝutis la forta antieŭropismo de la angla provinco, kiu tiel devigas la tutan Brition eksiĝi el EU.
La opinio de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la Esperanta Civito estas klaraj rilate Eŭropan Union: principe favoraj la Verda kaj la Blanka grupoj, principe kontraŭa la Ruĝa, laŭ la programoj kuplitaj al la kandidatlistoj en 2011. Ne same klare esprimitaj starpunktoj ekzistas pri la temo de la azilpetantoj, kaj pri la migrofluoj ĝenerale: certe en la Senato okazos debato.