Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj aŭ geopolitiko, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 834 7-A, 22 apr 24: Kio okazas pri la delegita reto de UEA?


La projekto AKSO, pri kiu responsas Mia Nordentoft, ne estas ankoraŭ plen-efika, sed unu gravan rezulton atingis, almenaŭ laŭ la hodiaŭ demisiinta ĉefdelegito de la Universala en Argentino: ĝi tute haltigis la internan funkciadon de la delegita reto.

S-ro Ruben Sanchez klarigis sian demision en la Telegram-kanalo de ILEI, sed lia letero estis tuj forviŝita de la administranto; sama cenzura sorto en alia informa kanalo. Konklude al sia letero, li skribas:

"Ĝis nun, UEA malprofitis la avantaĝojn de la nuntempaj teknologioj, kaj la ...

Legu pli


HeKo 834 6-B, 19 apr 24: Nia literaturo influe reprezentita en Slovenio


La 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) 16-18 aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime c-ano Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de "Literatura Foiro" al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.

Fakte verkistoj kaj eldonistoj partoprenis en tablorondoj kaj prelegoj, kie ili esploris la rolon de literaturo en konstruado de paco kaj superado de konfliktoj. ...

Legu pli


HeKo 834 5-C, 15 apr 24: Marie-France Conde Rey en la Esperanta Panteono


Hieraŭ, Tago de Ĉiuj Pioniroj, en Ĉaŭdefono per simpla ceremonio la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estis liverita al la Esperanta Panteono, konforme al Lex Bertilia. La Vickonsulo de la Esperanta Civito, c-ano Giorgio Silfer, prezentis kortuŝan oracion kaj la ĉeestantoj (inter ili du membroj de la Kapitulo kaj du reprezentantoj de familio Conde Rey) kunigis siajn voĉojn en la funebra kanto "Se kanto, jen kanto", kun la gvida voĉo de c-ino Alessio Giordano.

Estis tre emocia momento, omaĝe al nia kara amikino, emerita ...

Legu pli


HeKo 834 4-B, 13 apr 24: Esperanto vekas intereson en ALTE danke al KCE


Dum renkontiĝo de la ALTE-membroj en Bad Homburg, ĉarma urbeto apud Frankfurto-ĉe-Majno, 10-12 de aprilo 2024, c-ano Alessio Giordano reprezentis esperanton nome de KCE (komisiita de la Esperanta Civito) en du laborgrupoj: tiu pri enmigrintoj (LAMI: Language Assessment for Migration and Integration) kaj tiu pri malpli testataj lingvoj (LWTL: Less Widely Tested Languages).

La grupo de LAMI, gvidata de Lorenzo Rocca kaj Cecilie Hamnes Carlsen, kie engaĝis sin gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio Silfer, koncentriĝas pri la graveco de KoS-testoj ( ...

Legu pli


HeKo 834 3-B, 11 apr 24: Europo, Australio, Afriko en HdE 2354, aprilo 2024


La aprila numero de "Heroldo de Esperanto" en 2024 akurate atingis la abonantaron alportante promenadon en kvar kontinentoj: mankas nur Azio el tiuj simbolizitaj en la Verda Stelo. El Afriko venis kontribuoj de c-anoj Kagina, Nunda kaj Sebuhoro, jen turisme, jen paremiologie, jen psikologie; plus raporteto pri lumoj kaj ombroj survoje al la Universala Kongreso en Aruŝo.

Sed la fruntartikolo estas dediĉita al Kep kaj Dorothy Enderby, kiun la Esperanta Civito honoras. Ameriko aperetas per informoj de Humphrey Tonkin pri esperantista premgrupo en Unu ...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito