Morgaŭ ekos la kurso pri literaturo kadre de EIE
Post la lastjara eksperimenta kurso pri bibliotekologio, zorge de c-ano Rubèn Fernández, morgaŭ ekos la unua kurso kadre de la katedro pri literaturo ĉe Esplora Instituto de Esperantologio, en la Helvetia Esperanto-Domo: ĝin gvidos la kunaŭtoro kaj nuna redaktanto de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer.