Unuaj iniciatoj de FAR
Fajszi Amika Rondo (FAR), fondita okaze de la unua literatura kafejo de Esperanta PEN-Centro en Budapeŝto, entreprenas jam novajn iniciatojn.
Fajszi Amika Rondo (FAR), fondita okaze de la unua literatura kafejo de Esperanta PEN-Centro en Budapeŝto, entreprenas jam novajn iniciatojn.
La delegitoj de la Esperanta PEN ĉe la Komitato pri lingvaj rajtoj kaj ĉe tiu pri verkistoj en prizono ĵus ellaboris komunan strategion, cetere inspiritan de la decidoj alprenitaj de la estraro de nia PEN-Centro pasintjare.
Kiel kutime Kultura Centro Esperantista en ekskluziveco reprezentis nian lingvon ĉe la fakaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kiuj kunvenis en Sofio (Bulgario) 19-20 septembro 2012. La esperanto-delegito estis sen. Marco Cattaneo el Romo, tiucele trejnita dum staĝo en Ĉaŭdefono lastan februaron.
La prelegoj de Dorin Tudoran (el Usono) kaj de Giorgio Silfer estis la plej sukcesaj dum la hieraŭaj sesioj de la regiona PEN-konferenco en Budapeŝto, kiun partoprenas la reprezentantoj de la literaturoj angla, cipra, esperanta, eŭska, hungara, israela, kataluna, kroata, montenegra, okcitana, pola, romanda, rumana, sklovaka, sveda, svisitala, ujgura.
Neniu damaĝo al la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, malgraŭ lastatempaj inundoj en proksimaj vilaĝoj. Des pli bone ke pluvegis, ĉar oni konstatis la bonan reziston de la tegmentoj kaj de la akvodefluejoj.
Esperanta PEN-Centro realigis sian unuan literaturan kafejon en Budapeŝto hodiaŭ vespere, en agrabla salono ĉe Domo de Nacioj. La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano d-ro György Nanovfszky, bonvenigis dekkvinon da ĉeestantoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la tri aktojn de la Trilogio verkita de Giorgio Silfer inter decembro 2011 kaj marto 2012.
En sia “Indjana Kuriero” antaŭ du tagoj s-ro David de Ugarte denuncis diskriminacion kiun li kaj du liaj gekolegoj suferis fare de la Esperanto-Klubo en Bilbao (Hispanio), kiu “rifuzis mian membriĝon”.
La naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos 15-16 decembro 2012 la unuan kulturan semajnfinon, dediĉitan laŭ la dato al Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Pli ol tricent reprezentantoj de okdek literaturoj kunvenis en la historia urbo Gyeongju (Suda Koreio) pro la 78a PEN-mondkongreso, konfirmante la unikecon de PEN-klubo Internacia, kiel trafpunkto de lingvoj kaj kulturoj. Ankaŭ esperanto ĉeestis, danke al d-ino Chiara Macconi.
Ankaŭ en 2013 la abontarifoj por la periodaĵoj de LF-koop restas la samaj kiel pasintjare.
Nome:
Literatura Foiro (6 numeroj): 54,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): 58,00 CHF
Femina (4 numeroj): 36,00 CHF
Ne abonebla, sed mendebla kiel aparta kajero po 27,00 CHF estas ĉiu numero de “Homarane”.
Atingis nin la trista novaĵo de la morto de c-ino Zofia Banet Fornalowa, unu el la kunfondintoj de la Esperanta Civito, kies vickortumano ŝi estis.