Kompreni la juran dimension de milito
Dum la lastaj tri jaroj milito fariĝis pli kaj pli aktuala temo en Eŭropo, kvankam en Esperantio oni ankoraŭ perceptas ĝin malpli intense ol estis la konflikto ene de Jugoslavio dum la 1990aj: ne hazarde tiu ĉi produktis legindan originalan prozaĵon (de Spomenka Ŝtimec), analoge al la poeziaj dolorkrioj (de Kálmán Kalocsay) tra la dua mondmilito, dum la nunaj “boaaj” aŭ “bokaj” poetoj ne