Dekreto Fernández

Pri la Registra Instanco

 

La Konsulo,
la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj 

nome de la Senato

dekretas

 

1) C-ino Manuela Blanco plu oficas kiel direktoro de la Registra Instanco (poste: direktoro) ĝis nova
decido, konforme al Lex Lubomira.

2) La direktoro ricevos la subtenon de Pro Esperanto, kaj finance (parto de la ofichoraro) kaj
organize (parto de la trejnado), kadre de la nuna staĝo-kontrakto, kun konduto konforma al la
Vickonsula dekreto 28 junio 2017.

3) La vickonsulo pri BAR plenumas la teĥnikan superrigardon super la direktoro kaj koncernan
dekretan rajton rilate la tutan instancon.

4) Konforme al la art. 2, paragrafo 5 de Lex Lubomira, por gardi la Registran Instancon la direktoro
kaj ties diversaj helpantoj uzos nur la retajn servilojn de eŭropaj interret-provizantoj; uzo de uson-
kontrolataj servoj estas malpermesita. Lokaj kopioj de la dosieroj de la Registra Instanco sur
personaj komputiloj kaj telefonoj estos sekure gardataj.

5) Principe neniu ricevos kompletan kopion de la dosieroj de la Registra Instanco, kaj aparte de la
civitana arĥivo. Se laŭ aliaj normoj iu bezonos konsulti iliajn aŭtentajn originalojn, la teĥnologia
infrastrukturo de la Registra Instanco devas havi kapablon limigi tiun konsulton al la vere bezonata
informo aŭ, se vere necesas konsulti la tuton, malpermesi deŝuti ĝin kaj akiri kompletan kopion.

6) La financado laŭ la art. 5 de Lex Lubomira estas sendependa de la financado laŭ la art. 2 de ĉi tiu
dekreto. La unua eniras la librotenadon de la kvestoro per specifa ĉapitro, la dua apartenas al la
librotenado de Pro Esperanto.

7) La dekretoj de la vickonsulo pri internaj aferoj de la 25a de junio 2018 kaj de la 14a de aprilo
2020 pri nedezirataj personoj kaj la “protekta fako” de la Registra Instanco estas abrogitaj.
Dokumentoj ĝis nun kolektitaj de la protekta fako estas transdonataj al la biografia fako nur por
historiaj celoj.

 

legite, aprobite, subskribite.

 

Rubèn Fernández Asensio, vickonsulo,
la 1an de septembro 2025

 

Afiŝita en HeKo la 30an de septembro 2025 (HeKo 889 6-C, 30 sep 25)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.