Dekreto Giordano-Blanco

Pri la virtuala petskribo de la Esperanta civitaneco

 

La vickonsulo pri klerigado Alessio Giordano kaj la vickonsulo pri internaj aferoj Manuela Blanco, konforme al la delego ricevita de la Konsulo, dekretas el Ĉaŭdefono respektive Malago, la 3an de Oktobro 2025:

 

1) Ekde la hodiaŭa tago eblas peti la Esperantan civitanecon ne plu ekskluzive per papera petskribo, sed ankaŭ per virtuala sistemo libere alirebla tra la jena ligilo: https://kulturservo.esperantio.net/form/civitaneco
2) La virtuala petskrib-modulo gastas ĉe Esperanta Kulturservo, konsorcie celita servo administrata de Kooperativo de Literatura Foiro, kiu traktos la datumojn de la submetantoj konforme al la normaro indikita en la art. 5, par. 2 de la Konstitucia Ĉarto, tiel ke ili estos storitaj kaj gardataj nur en la civitana arkivo ĉe la Registra
instanco de la Esperanta Civito, laŭ Lex Lubomira kaj Dekreto Fernández (HeKo 889 6-C, 30 sep 25).
3) La petskriboj estos aŭtomate plusenditaj al la indikitaj establo aŭ parenco, konforme al Lex Valeria, por ke ili peru la peton pri civitaniĝo.
4) La ligilo por la petskribo pri la Esperanta civitaneco devas aperi en la retejoj de civitaj instancoj aŭ adjudikitaj servoj, se ili posedas propran. Laŭdiskrecie, ankaŭ establoj rajtas aperigi la ligilon en siaj retejoj kaj tra siaj informkanaloj.


Aprobita de Konsulino Lorena Bellotti dum la 6a kapitula kunsido (3 Oktobro 2025)
Subskribita de Rubèn Fernández Asensio, aktisto kaj arĥivisto de Esperanta Civito, nome de
la Konsulino

 

Afiŝita en HeKo la 6an de septembro 2025 (HeKo 890 5-C, 8 okt 25)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.