Pri projekto “Pioniraj Urboj”
La Vickonsulo, interime pri kulturaj aferoj,
dekretas el Ĉaŭdefono, la 29an de decembro 2016
1) Projekto “Pioniraj Urboj”, celanta la kreon de reto de ĝemelitaj urboj surbaze de la tiea daŭra ekzisto de esperanto-societoj ekde de la epoko “fin de siècle”, estas inkluzivita en la vickonsula laborplano.
2) La aneksita dosiero estas integra parto de la projekto.
3) Pri la realigo de la projekto estas komisiita sen. Julio Herrero.
4) La komisiito sin apogas laŭbezone al la infrastrukturo Naturamika Esperanto-Domo en Malago, kiel referenca oficiala adreso.
5) La komisiito havas la kunlaboron de la Kapitulo, de la legacioj akj de Scienca Instituto Dietterle.
6) Prioritate la komisiito rilatos pri Budapeŝto kun Fajszi Amika Rondo, pri Ĉaŭdefono kun Kultura Centro Esperantista, pri Malago kun Esperanta Naturamikaro.
7) La ekzisto de paktinta establo en la respektivaj urboj estas unu el la celataj rezultoj de la Projekto.
8) Kiel eble plej baldaŭ la komisiito submetos al la Kapitulo buĝeton pri la kostoj de la unua fazo de la projekto.
Legite, aprobite, subskribite:
Giorgio Silfer, vickonsulo pri kulturaj aferoj
Julio Herrero, komisiito pri la projekto