Dekreto Martinelli

Pri projekto “Nurenbergo”

 

La vickonsulo pri klerigado dekretas el Malago, la 30an de decembro 2016

 

1) Projekto “Nurenbergo”, celanta la kreon de kursejo por la formado de tradukistoj, interpretistoj kaj lingvaj peristoj al/de esperanto, estas inkluzivita en la vickonsula laborplano.

2) La aneksita dosiero estas integra parto de la projekto.

3) Pri la realigo de la projekto estas komisiita c-ano prof. Carlos Spinola.

4) La komisiito sin apogas laŭbezone al la infrastrukturo Naturamika Esperanto-Domo en Malago, kiel referenca oficiala adreso.

5) La komisiito havas la kunlaboron de la Kapitulo, specife de c-ano d-ro Giorgio Silfer.

6) Kiel eble plej baldaŭ la komisiito submetos al la Kapitulo buĝeton pri la kostoj de la unua fazo de la projekto.

 

Legite, aprobite, subskribite:

Perla Martinelli, vickonsulo pri klerigado

Carlos Spinola, komisiito pri la projekto

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.