La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago la 10an de oktobro 2005,
reference al la Civita Konstitucio
kies art. 9 preskribas la rajtojn por la edz(in)o kaj fil(in)o de Esperantiano peti la Civitanecon, kaj
kies art. 33 resendas al la Svisa Civila Kodo por ĉio ne preskribita de la Civitaj normoj;
reference al la Svisa Civila Kodo,
kies dua libro normigas la juron de la familio, fiksinte
– per la art. 94 kaj 95 la fundamentajn kondiĉojn de la edziĝo,
– per la art. 160 kaj 161 la rilaton inter geedzoj pri la atribuo de familia nomo kaj de civitaneco,
– per la art. 267, 270 kaj 271 la rajtojn de la idoj pri la atribuo de familia nomo kaj de civitaneco,
principe bazante sin sur “ius sanguinis”;
reference al la raporto de kortumano Jean-Jacques Lavanchy,
datita la 6an de aŭgusto 2004, kiu esprimas
– la konscion de la Kortumo pri du malkongruoj inter la svisaj dispozicioj kaj la moroj en Esperantio, rilate al la familia nomo kaj rilate al la peto de la civitaneco,
– la rekomendojn de la Kortumo cele al la solvo de a) la personaj problemoj pri la familia nomo, b) la testamenta situacio de Esperantianoj kaj de iliaj familioj vidalvide al la Esperanta Civito, c) la akiro de la civitaneco kaj de ĉiuj rajtoj, kiuj dependas de ĝi;
reference al la baloto de la Senato,
per kiu la 10an de aŭgusto ĝi konfirmis la prioritaton de “ius sermonis” super “ius sanguinis”, nome por rajti je la civitanecon necesas ankaŭ la scipovo de la lingvo kaj ne sufiĉas la legitima parenca rilato, kaj konsekvence ankaŭ persono separita, divorcita aŭ vidva de Esperantiano rajtas je civitaneco se (kaj nur se) scipovanta la lingvon;
reference al la publika deklaro de ekskortumano Leen Deij,
datita la 12an de julio 2004, per kiu li retenis la atenton de la Kortumo pri la fakto ke “La nederlanda konstitucio ne mencias la seksan naturon, sed la unua artikolo malpermesas ajnan diskriminacion. Tial ankaŭ la nederlanda kodo protektas samseksemulojn kontraŭ diskriminaci.”;
reference al la protokolo de la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado,
kie membras sep Civitaj senataninoj, datita la 14an de aŭgusto 2005, kiu atestas la unuaniman orientiĝon de la paktinta establo favora al engaĝo por forigi ĉian diskriminacion kaŭzeblan de plenkreskula kunvivado ekster oficiala geedzeco;
rimarkante
ke la art. 94 de la Svisa Civila Kodo kolizias kontraŭ la art. 8 de la Konstitucio de la Svisa Konfederacio, kie la unua preskribas ke “Por povi kontrakti pri geedziĝo, la viro kaj la virino devas aĝi la plenajn jarojn kaj esti kapablaj je distingo.”, dum la dua preskribas ke “Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ la leĝo. Neniu devas suferi diskriminacion interalie pro sia origino, sia raso, sia sekso, sia aĝo, sia lingvo, sia socia situacio, sia vivmaniero, siaj konvinkoj religiaj, filozofiaj aŭ politikaj, nek pro iu manko korpa, mensa aŭ psika. (…)”;
emfazante
ke la reformo pri la familia juro, aprobita per referendumo de la svisa popolo fine de septembro 2004, ne solvas la supran kontraŭdiron, sed praktike limiĝas je la difino de ekonomiaj kaj financaj rilatoj inter personoj de la sama sekso, kaj je la forigo de specifa malpermeso inter boparencoj;
konstatante
ke Esperantio tendencas establi proprajn morojn en ĉi tiu kampo, kiuj ne ĉiam kongruas kun la svisa juro pri la familio;
engaĝas
la Senaton krei komisionon laŭ la art. 29 kaj sekvaj de la senata reglamento, por
a) esplori la realan situacion en la esperanta popolo,
b) prezenti artikitan leĝproponon pri la familia juro, kongruan kun la rezultoj de la supra esploro.
La esplorkomisiono devos okupiĝi specife pri la moroj en la esperanta socio rilate al
a) faktaj paroj kaj nelegitimaj partneroj;
b) atribuo de la familia nomo;
c) senedzaj patrinoj;
d) partnereco de samseksemuloj;
e) samtempaj konkubecoj;
f) idoj de la koncernaj situacioj;
g) orf(in)eco.
La proponon subskribas
sen. Perla Martinelli, Verda grupo
14an de septembro 2005