La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio la 29an de decembro 2025,
REMEMORANTE
la rezolucion pri Palestino, aprobitan de la Senato en Ĉaŭdefono la 13an de aprilo 2009,
ATESTANTE
la malrespekton de la internacia humanitara juro fare de la palestina partio Hamas kaj de la nuna israela registaro,
EMFAZINTE
la opinion de Lazaro Ludoviko Zamenhof pri cionismo, esprimitan en la leteroj al Michau x, al Javal (1905) kaj al Heller (1914),
KONSTATAS
ke cionismo estas degeneranta pro la ekstremismo de iuj religie inspiritaj movadoj en Israelo,
ENGAĜAS
la Kapitulon subteni en politike neŭtrala lando internacian simpozion pri la aktualeco de la proponoj de Zamenhof alternativaj al cionismo por pritrakti la hebrean demandon.
(aprobita de la Senato, en Pavio, la 29an de decembro 2025)