La Senato de la Esperanta Civito, kunvenanta en Bruselo (Belgio) la 19an-20an de marto 2007,
konstatinte
ke la jaro 2008 estis proklamita de Unesko kiel “Monda Jaro de la Lingvoj” kaj de Konsilio de Eŭropo kiel “Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo”;
rimarkinte
ke la esperanta popolo devas strebi por ke ĝia lingvo adekvate ĉeestu en la programoj por tiuj oficialaj jaroj;
konsiderante
ke tiu ĉeesto devus rilati al la prezento pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo, sed ankaŭ al karakteriza iniciato, inkluzivanta esperanton kvankam ne specife esperantista;
aprobas
la aktivan partoprenon de la Esperanta Civito kaj en la “Monda Jaro de la Lingvoj” kaj en la “Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo”;
engaĝas
la Kapitulon proponi framon de eblaj iniciatoj, por individua kaj kolektiva aktiveco en Esperantio dum 2008, kaj specife lanĉi la ideon de Monda Lingvo-Muzeo.
(aprobita de la Senato la 20an de marto 2007)