Esperanta Civito

Civitanaro

La 30a de novembro 2006 estis la unua efektiva censotago en la historio de la Esperanta Civito. En 2001 fakte ekzistis nur provizora registro, bazita sur la tuta membraro respektive abonantaro de la paktintaj establoj; sed neniu ricevis jam la esperantan civitanecon.

Ekde la Zamenhofa Tago 2001 (kiam estis registritaj nur parlamentanoj kaj kortumanoj) ĝis la unua censotago entute sukcesis atingi la civitanecon 275 personoj, el kiuj kvar lastatempe forpasis kaj unu ne estas voĉrajta. Oni rimarku, ke la Civito ne estas klubo, al kiu sufiĉas pagi kotizon por membriĝi. Kvankam ne ekzistas kotizoj, necesas esti membro de paktinta establo, kiu garantias pri la individua petskribo, inkluzive ateston pri la efektiva lingva scipovo de la koncernato. Eblas peti la civitanecon ankaŭ pro unuagrada parenceco: tion profitis 5 gefiloj (unu denaskulino) kaj 15 geedzoj -- entute nur chirkaŭ 7% akiris la civitanecon pro familianeco. Ne facile atingebla, kvankam senpaga, la esperanta civitaneco daŭras la tutan vivon, krom se la Kortumo verdiktas alimaniere, laŭ la leĝo.

Entute 270 personoj estis do voĉrajtaj je la 30a de novembro 2006: inter ili 83 estis virinoj (30,5%). Laŭ la kontinentoj, 62 en Afriko, 14 en (Latin-)Ameriko, 2 en Azio, 190 en Eŭropo (127 en okcidento, 63 en la mutaciaj landoj), 2 en Oceanio: do 70,6% rezidis en Eŭropo. Por la plejmulto la ĉefa eduklingvo estas latinida aŭ slava; tre malmultaj edukiĝis en ĝermana (preskaŭ neniu en la angla) aŭ en azia lingvo.

Oni povus pensi, ke la plejmulto de la Esperantianoj ricevis la civitanecon tra la du plej gravaj gazetoj aliĝintaj al la Pakto: "Literatura Foiro" kaj precipe "Heroldo de Esperanto"; interalie ĉar orienteŭropanoj, latinamerikanoj kaj afrikanoj pagas laŭ tre rabatita tarifo, se ili havas la civitanecon. Sed ne estas tiel: 94 abonantoj de LF aŭ de HdE entute petis la civitanecon -- kio pruvas ke ambaŭ gazetoj havas vastan publikon, kiu abonas pro ilia kvalito kultura kaj informa, kaj ne pro asocia aŭtomatismo, kiel okazas kun iuj internaciaj organoj. Ĉiukaze, 35% de la voĉrajtaj Esperantianoj alvenis al la civitaniĝo tra unu el la du gazetoj.

La demografio de la Civito rimarkinde evoluis kompare kun la elektoj por la Senato en 2001. Multaj tiamaj balotintoj poste ne akiris la civitanecon, kaj ne estas hodiaŭ voĉrajtaj: sufiĉas mencii ke unu voĉo el kvar tiam venis el Bulgario (48 el 193), dum en decembro 2006 nur 23 personoj estis voĉrajtaj en Bulgario; aŭ ke nur du-tri afrikanoj en 2001 estis voĉrajtaj, dum en 2006 ili estis 62.
Esperanta Civito