Esperanta Civito

Deklaro de Pola Studenta Esperanto-Komitato

1. Pola Studenta Esperanto-Komitato kun atento sekvis kaj kontribuis laŭ siaj spertoj al ĝenerala diskutado pri la celoj de Esperanto-movado, kiu estis lanĉita far Esperanto-junularaj gvidantoj dum la 70aj jaroj. La diskutado rezultigis pli klaran kaj adekvatan percepton de la Esperanto-movado kaj ties celoj.

Tion trafe respegulas la Manifesto de Raŭmo subskribita far multaj Esperanto-junularaj gvidantoj dum la 36a Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, al kiu Pola Studenta Esperanto-Komitato deklaras sian varman apogon.

2. Dum la 17-19a jarcentoj klariĝis kaj maturiĝis en la eŭropa kultursfero la koncepto pri la 'humanisma valoro kaj utileco de facile lernebla internacia helplingvo' (la interlingva koncepto). La koncepto bazita je pluraj ekzemploj de tiaspecaj lingvoj naskis socian movadon por la reformo de la ĝis tiam funkciantaj modeloj internacie komuniki. La movado konceptis siajn celojn pli-malpli jene:
- konsciigi la homaron pri la neceso kaj valoro de unu lingvo por ĉiuj, facile lernebla kiel la dua lingvo;
- disvastigi tiaspecan lingvon tra la mondo kaj aplikadi ĝin kiel ĉefan, en internaciskalaj lingvaj kontaktoj.

3. La interlingva socia movado – laŭ la supra kompreno – dispartiĝis laŭ la lingvoj, kiuj estis proponataj kiel rimedoj de la celrealigado. La adeptoj de unuopaj lingvoj transprenis la ĝeneralajn interlingvajn celojn, traktis ilin kiel proprajn proponante sian rimedon. Samtempe komenciĝis la sociigo de kelkaj lingvoprojektoj kio rezultigis ekeston de ĉi-lingvaj komunumoj. Inter ili la plej granda kaj aktiva fariĝis la Esperanto-komunumo. Sociologie, la realaj bezonoj de la establiĝintaj diasporaj lingvo-komunumoj evidente diverĝis kaj plu diverĝas de la formale proklamataj celoj fontantaj ankoraŭ el la ĝenerala supre menciita interlingva koncepto. Tio havas ne nur internajn sed ankaŭ eksterajn kialojn, ĉar evidentiĝas, ke la celata reformo postulas historian perspektivon kaj ne estas realigebla dum la vivo de unu generacio.

4. La Esperanto-komunumo, por certigi al si daŭran ekzistadon, devis formi diversajn agadojn, kiuj priservas la komunumanojn: organiziĝo land- kaj mondskala, elformo de la interna ideo kiel ligilo inter la komunumanoj, elformo de la elementoj de propra kulturo, ktp.

5. Okazis konflikto inter la pli frue oficiale alprenitaj celoj de esperantismo: plenumi la interlingvan socian bezonon helpe de Esperanto – kaj aliflanke la efektivaj internaj bezonoj de la Esperanto-komunumo: ĉiuforte reproduktadi kaj plimultigadi sian anaron. Tiu konflikto naskis i.a.:
- Esperanto-mitologion: serio de kredoj pri eksterordinara misio, kiun plenumas la esperantistaro;
- daŭran varbadon de novaj membroj kaj propagandadon pri Esperanto laŭ plej diversaj ebloj kaj oportunaĵoj;
- memopinion neadekvatan al la socia pritakso de esperantismo;
- rifuĝon de realismo al 'verdismo';
- demonstrecon: arte faritan kreon de la sento pri granda reala utileco de Esperanto en eksteresperantaj medioj.

6. Por forigi la konflikton inter la oficialaj celoj de la Esperanto-movado kaj la realaj bezonoj de esperantofonoj* estas necese:
- konscii, ke la formale deklarataj celoj de esperantismo estas eble atingeblaj sed en nekonata malproksima futuro;
- starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10 ĝis 15 jaroj, en la daŭro de unu generacio de aktivuloj;
- interesigi laŭkvalitan kontribuadon al la esperantofona 'minoritata' kulturo;
- apliki en la Esperanto-movado strategion 'per Esperanto por la memevoluo de la individuo' kontraste al 'per individuo al la ĉiu-forma peno disaŭdigi Esperanton' – la individuo estu subjekto, ne objekto en la movado.
Tio povos ne nur malhelpi seniluziiĝon de multaj Esperanto-movadaj aktivuloj sed ankaŭ krei ĉe la esperantlingvaj komunumanoj la senton de celkonscia stabiliĝo. Ĉe neesperantista socio ili efikos ĝuste per sia aŭtenteco, kultureco kaj nesintruado.

7. Pola Studenta Esperanto-Komitato de la Socialisma Asocio de Polaj Studentoj ekde sia fondiĝo rezignis pri la formalahj Esperanto-movadaj celoj kaj ne provis perfortastile enkondukadi Esperanton en internaciajn studentajn kontaktojn, sed ĝi celis plifaciligi al la pola studentaro apliki Esperanton por kontakti alilingvanojn kaj per tio pliriĉigi la spertojn de la individuoj.. Plejparte, la aranĝoj de PSEK karakteriziĝas per tio, ke ili donas laŭeble maksimuman fakan, kulturan, distran ks. profitojn (depende de sia karaktero) al la partoprenantoj. La propaganda flanko estis malpli atentata laŭ la ideo, ke bonaj altkvalitaj agadoj, kiuj helpas al la certa memevoluo de la individuo, pli efikas ekster la Esperanto-medio ol plej zorga dispropagado.

8. La konflikton inter la oficialaj celoj de Esperanto-movado kaj ties praktikaj celoj Pola Studenta Esperanto-Komitato spertis proprakorpe ekde sia ekfunkcio enkadre de pola neesperantista junulara organizo – Socialisma Asocio de Polaj Studentoj, kion la oficiala Esperanto-movado traktis obĵet- kaj suspektplene, supozante ian skisman disiĝon disde la pola Esperanto-movada trunka organizaĵo – Pola Esperanto-Asocio.

9. Ni esperas, ke la longjara diskutado pri la realaj celoj kaj ebloj de la Esperanto-movado lanĉita far intelektaj gvidantoj de junularaj Esperanto-grupoj kaj rezultiĝinta en la formo de la Manifesto de Raŭmo plenumos gravan rolon en la pliadekvatigo de la agadoj al la bezonoj kaj realaj ebloj de la ne nur junulara esperantistaro.

Debatita kaj akceptita dum PSEK-kunveno en Lublin, 1980 11 10/14.

*esperantofono: Esperanto-parolanto, esperantisto
Esperanta Civito