Esperanta Civito

BEL atentigas pri persekutoj en Irano

Jam kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la monda futbala turniro en Germanio pluraj eminentuloj per nefermita letero turnis sin al la prezidento de Irano, Mahmud Aĥmadineĵad, kiu konsideris la eblon ĉeesti matĉon de la irana teamo. Ili postulis ke li garantiu al la minoritatoj en Irano kaj precipe al la bahaanoj la religiajn kaj homajn rajtojn.

La letero i.a. diras: "Ne estas memkomprenebla rajto partopreni en tiu ĉi internacia sporta konkuro. Ĝi okazas en kadro de reciproka respekto kaj observado de reguloj. En via lando dume la rajtoj de tutaj popolgrupoj estas komplete malrespektataj.“

La irana reĝimo sisteme malebligas al bahaanoj, kiuj formas kun 300.000 anoj la plej grandan religian minoritaton de la lando, praktiki sian religion. La 20an de marto 2006 la Speciala Raportantino pri Religia Libereco ĉe UN, Asma Ĵahangir, esprimis sian grandan zorgon pro la situacio de la bahaanoj en Irano. Ŝi eksciis pri sekreta letero de la irana armeestro direktita al la informa ministerio, la revolucia gvardio kaj la polico. Laŭ tiu letero la plej alta ŝtata gvidanto, ajatolo Kamenei dekretis identigi ĉiujn bahaanojn, observi iliajn aktivecojn kaj sekrete kolekti ĉiajn informojn pri ili.

Antaŭ kelkaj jaroj konatiĝis simila sekreta letero kiu enhavis planon por la sistema ekstermo de la bahaa komunumo. La lastatempa rea akriĝo de la situacio de la bahaanoj en Irano kaj la akuta minaco kiun ili frontas tie dum la lastaj monatoj evidentiĝis interalie fie agita kampanjo kontraŭ ili en iranaj gazetoj. Krome la irana komerca ĉambro starigis listojn pri la laborpostenoj de bahaanoj. Kaj en majo en la sudirana urbo Ŝiraz’, 54 plejparte junulaj bahaanoj estis senkiale arestitaj. Post kelkaj tagoj la plej multaj estis liberigitaj kontraŭ altaj kaŭcioj same kiel multaj aliaj dum la lastaj monatoj.

La nefermita letero estas publikigita rete kaj subskribita intertempe jam de centoj www.wm-iran-offenerbrief.de . En Germanio pluraj gazetoj raportis pri tiu ĉi iniciato. Dume ankaŭ en multaj aliaj landoj la amaskumunikiloj raportas pri la netolerebla evoluo en Irano. Pliaj informoj: Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), bahaaeligo@bahai.de

Noto de la redakcio: kelkaj esperantlingvaj bahaanoj havas la Esperantan civitanecon.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0771 s s 
  Total: 0.0906 s s