Unuaj gastoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio
La prokuristo de Fondumo Pro Esperanto ricevis hodiaŭ la ŝlosilon de la trietaĝa nemoveblaĵo en Malago, kiu 12 oktobro 2012 matene estos inaŭgurita kun granda festo kiel la Esperanto-Domo en Andaluzio.
La Domo estas jam preta por akcepti gastojn, kaj ĉi-semajne tie tranoktos la unua esperantista paro. Kelkaj plibonigoj estos faritaj en novembro, ĉar dum la alta sezono en la domo loĝos privataj klientoj. Nur eta balustrado por interna ŝtuparo estos instalita tuj, same kiel la insigno "naturamika esperanto-domo" kaj la blazono de la Esperanta Civito sur la fasado, en formo de verde-blankaj azuleĥoj. Indas mencii la fakton, ke blanko kaj verdo estas la koloroj ne nur de Esperantio, sed ankaŭ de Andaluzio.
Kiel por ĉiu nemoveblaĵo kies administra regio estas Fondumo Pro Esperanto, ankaŭ tiu en Malago havas domestron, fakte domestrinon: c-ino Perla Martinelli. Ŝin helpos lokaj aktivuloj, plejparte esperanto-komencantinoj. La Domo funkcios ankaŭ kiel sidejo de la asocio Esperanta Naturamikaro kaj kiel bazo por la redakcio de "Femina".
La inaŭguro de la Esperanto-Domo de Andaluzio inkluzivos tiun de la Andaluza Esperanto-Biblioteko: donacoj en formo de eldonaĵoj estos bonvenaj el la tuta mondo. Bonvolu kontakti nian redakcion tiurilate.
[HeKo 504 8-C, 22 apr 12]