Esperanta Civito

Lina Gabrielli premiita en EKRA-2012

Jen la rezultoj de la Internacia literatura konkurso EKRA-2012, organizita de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario) sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.

Por poezio. La Granda Premio iras al Lina Gabrielli (Italio) pro ciklo de poemoj. Unuan premion ricevas Lenke Szász (Rumanio) pro la poemoj “Malplena parfumujo”, “Krio vokas” kaj la sonetoj “Kial?” kaj “Atendo”. Duaj premioj estis aljuĝitaj al Alberto García (Hispanio) pro “Soneto” kaj Georgi Pasev (Bulgario) pro “Kantisto”. Triaj premioj al Pavlina Vangelova (Bulgario) pro “La Oka de Marto” kaj al Elena Popova (Bulgario) pro “Gaja rivereto”.

Por humuraĵoj. Duaj premioj aljuĝitaj al Katja Draganova (Bulgario) pro “Bonaj vortoj” kaj al Elena Popova (Bulgario) pro “Niaj servistoj volas striki” . La trian premion ricevis Radka Stojanova pro “Nobla komplezo”.

Ĵurio de la ĉi-jara EKRA: Ljubomir Trifonchovski (prezidanto), Ivaniĉka Maĝarova kaj Dimitrinka Kateva.

Premiitaj verkoj aperos en la revuo “Literatura Foiro” kaj en la bulteno “Esperantista Tribuno”.

[HeKo

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0569 s s