Esperanta Civito

Tre sukcesa la tria Ateliero de FEM

Al la tria Ateliero organizita de Feminisma Esperanta Movado el ses landoj (Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Popola Ĉinio) alvenis la studemuloj, inter ili tri fondintoj de la rondo de La Kompaso (2009): c-inoj Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy kaj Anna Bartek.

La atelieron (pri redakta kreivo) disvolviĝis 11-15 julio 2012, ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Ĉaŭdefono, sub la gvido de c-ano prof. Giorgio Silfer, kiel por la unuaj du atelieroj.

Antaŭtagmeze estis la kolektivaj studhoroj, posttagmeze la ĉeestantoj plenumis individuajn taskojn.

Dum la unuaj du tagoj la formado konsistis precipe el la priskribo de la taskoj de redaktisto: tekstojn a) korekti gramatike kaj leksike, b) [pli]bonigi stile, c) kaj adapti skeme (kutime ekzistas ideologia aŭ kulturpolitika skemo, karakterizanta la eldonejon). Ni lernis la diferencon inter redaktisto kaj redaktoro: la dua havas pli vastan taskon, ankaŭ strategie.

Alia necesa elementoj estas: la historia analizo pri la esperanto-movadoj; eviti memreferencecon; atenti pri objektiveco. "Objektiva ĵurnalismo estas tiu kiu respektas ĉies subjektivecon”. Ankaŭ justeco estas grava elemento: "Se vi volas esti justa, vi devas doni al ambaŭ flankoj la parolon".

Nia unua tasko estis redakti ricevitan tekston/artikolon, laŭ la lernitaj.

Dum la aliaj du tagoj ni lernis pri taskoj de redaktoro, ekzemple kvoti pri la lingva nivelo de konstantaj kunlaborantoj: tiel estas pli facile fari korektojn, se entute ili estas bezonataj. Ni lernis pri t.n. konstantaj kunlaborantoj al kiuj de tempo al tempo aldoniĝas kunlaborantoj, kiuj malofte sendas artikolon al gazeto. La redaktoro, laŭ ricevitaj artikoloj ankaŭ tiun konsideras, kiu bone povas recenzi, esei, elzeviri, aŭ verki artikolojn pri historio.

Estas ege grave havi konojn pri la esperanto-kulturo: literaturo, lingvo, muziko, kutimoj, normoj. Ni nepre atentu pri proksimeco, aktualeco kaj homa intereso de la enhavo.

Nia sekva tasko estis ricevitan artikolon prilabori tiel, ke ĝi estu tauga por decidota periodaĵo.

Dum la tria tago, nia trejnisto tuŝis ankau la historion de la redaktado de libroj, gazetoj, en radioj kaj en interreto. En la lasta kazo, ni analizis la diferenvon inter novaĵagentejoj kaj artikoloj en gazetoj, ekz. HeKo kompare al HdE kaj LBO kompare al LOdE.

Ni chiuj, kiel eble plej aktive alparolis al temoj, ĉu per demandoj, ĉu per rimarkoj, ĉu simple aldonante niajn malmultajn konojn.

La tuta Ateliero estis ege bonetosa. Ni dankas c-anon prof. Giorgio Silfer pro la donita bonega trejnado, el kiu ni ekhavis multe da konoj pri redaktado.

(Anna Bartek)

[HeKo 511 6-B, 15 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0594 s s