Esperanta Civito

Telematika paralizo en UEA


Malgraŭ admonoj de diversaj flankoj, inkluzive de siaj membroj, UEA konservis kaj eĉ kreskigis la nombron da diskutlistoj ĉe Yahoo. La admonojn motivis la indigno pro la konduto de Yahoo en totalismaj landoj, kiu helpas la reĝimojn persekuti disidentojn, tiel malhelpante interalie la lingvan kaj kulturan diversecon, kiu ŝajnas grava por la nuna UEA.

Hieraŭ Yahoo komplete forviŝis ĉiujn diskutlistojn de UEA. Tio signifas ke necesas rekonstrui tiujn listojn (multaj horoj da laboro), kaj ke iliaj arkivoj estas perditaj.

UEA estas do interrete paralizita, almenaŭ dum iom da tempo. Estas rimarkinde ke amaso da diskutlistoj estas administrataj de nur unu persono: d-ro Renato Corsetti, kiu do membras en ili ĉiuj, kaj ricevas amason da mesaĝoj. Eblas ke Yahoo suspektis en li "periskopon" aŭ spamiston, kaj tial forviŝis ĉion per unu klako.

En la Esperanta Civito tia danĝero bonŝance ne ekzistas, ĉar ĝiaj diskutlistoj situas en propra domajno, kaj ĉiu havas apartan administranton, kiu referencas laŭbezone al sendependa retestro. En la nova Esperantio ekzistas nenia milokula Mister Tot...

[HeKo 316 9-A, 1 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0373 s s 
  Total: 0.0507 s s