Esperanta Civito

Sen. Dieter Rooke sub enketo


La Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, ricevis denuncon fare de c-ano Marek Bamberski kontraŭ sen. Dieter Rooke, pro klopodo de korupto. Laŭ la denunco, atestita ankaŭ de c-ano Andrzej Nawrocki, sen. Rooke proponis rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado.

Tial ke c-ano Bamberski ne cedis al la koruptopropono, sen. Rooke minacis lin (kaj c-anon Nawrocki) je denunco ĉe svisaj aŭtoritatoj pro nigra laboro. Tiun minacon atestis ankaŭ aliaj personoj, al kiuj sen. Rooke sin turnis, ricevante ĉiam indignan reagon. Ĉiuj stabanoj ĉe KCE aktivas volontule.

Koruptoklopodo estas konsiderata "delikto kontraŭ la civita bono (malversacio, fraŭdo, falsa atesto, privata intereso en oficaj agoj, misuzo de povoj ktp)" laŭ la art. 6 de la Senata Reglamento. Konsekvence la Konsulo transdonis la denuncon al la Kortumo. En ĉi tiu kazo la Kortumo oficas ne kiel arbitracia, sed kiel enketa instanco.

Laŭ la Senata Reglamento "la demisio de senatano estas deviga, se la Kortumo komunikas al la Konsulo verdikton de kondamno kontraŭ la koncerna senatano" pro unu el la supre menciitaj deliktoj. La verdikto estas atendata antaŭ ol la venontjara senata sesio (majo 2014). Ĝis tiu dato c-ano Rooke gardus ĉiun sian rajton de senatano, estro de la Ruĝa grupo, al kiu apartenas ankaŭ sen. Etel Zavadlav.

Kaj la denuncinto kaj la denuncito kandidatis en la sama listo (la Ruĝa) okaze de la lastaj elektoj por la Senato. Se sen. Rooke estus devigata al demisio pro malfavora verdikto, lin anstataŭus la unua el la ne elektitoj, c-ano Didier Apélété Agbolo el Togolando.

Nek la Konsulo nek la Kortumo sin esprimos publike pri la tuta enketo, ĝis la verdikto. Eventualaj publikaj deklaroj de la enketato efikos negative al lia pozicio.

[HeKo 541 4-C, 10 okt 13]

Komentarias sen. Etel Zavadlav:
Mi distanciĝas de la konduto de kolego Rooke, konsiderante interalie lian malsanon, kiu igas lin ne kapabla elteni iun ajn funkcion ene de la politika vivo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0551 s s