Esperanta Civito

Nova strukturo por la redakcio de LF

Inter la ĉefredaktora nivelo kaj la kunlaborantaro la kultura revuo "Literatura Foiro" havas ekde nun etan stabon el fakaj redaktoroj, precipe pri la temoj ekster beletro. La redaktoroj helpas ankaŭ al la ellaborado de la redakta strategio ĝenerale.

Hodiaŭ vespere kunvenis skajpe, sub la kunordigo de c-ano Zlatoje Martinov, gec-anoj Perla Martinelli (asista redaktoro, grafiko), Marie-France Conde Rey (kino), Giorgio Silfer (teatro), Fernando Pita (lingvistiko). Ne povis alesti c-ano Carlo Minnaja (recenzoj).

Dum preskaŭ tuta horo la kunveno diskutis pri la kovropaĝoj kaj la koncerna esea enhavo en la 48a jarkolekto, kies unua numero (februaro 2017) estas jam pli ol duone preta. Estis diskutata la partopreno de LF-redaktoroj en filmofestivaloj (kiel tiu femina apud Parizo), la funkcio de la lingvistika redaktoro (c-ano Pita okupas la lokon kiu estis de István Szerdahelyi kaj poste, ankaŭ tra "Planlingvistiko", de Jouko Lindstedt kaj György Nanovfszky), la rolo de la esperanto-teatro.

La redaktora kunveno okazos kun almenaŭ monata kadenco, laŭ kunvoko de la ĉefredaktoro.

[HeKo 626 5-B, 14 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0787 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.1219 s s