Esperanta Civito

Proksimas la (papera) morto de la UEA-revuoj


La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus elektis d-ron Renato Corsetti al la komisiono pri financaj aferoj. Tial ke samtempe ĝi ne elektis la duan kandidaton, Brunetto Casini (lia kvara balotfiasko en unu jaro), oni rajtas dedukti ke la voĉdonintoj sciis pri la ideoj de la kandidatoj kaj konsciis ke ili inspiros la koncernan komisionon.

La ideoj de Corsetti tiurilate estas klaraj. Ili inkluzivas la halton de dungoj en Roterdamo, la partan delokigon de la burokrata aparato, la ĉeson de la papera eldonado de ĉiuj periodaĵoj: post la jarlibro, ankaŭ "Kontakto" kaj "Esperanto". Malprobable Corsetti dementos sian programon.

Plej riska ŝajnas la pozicio de "Kontakto", des pli ke la pezo de TEJO en la komisiono egalas al nulo: la sola vivosigno de ĝia reprezentanto, Nico Huurman, estis lia ĵusa formala eksiĝo... La revuo daŭre apartenas al UEA, do la junulara organizo ne situas en jure forta pozicio rilate la definitivan decidon.

La ĉeson de la papera "Kontakto" povus rapidigi ĝuste la karakterizo de ĝia ĉefa merkato, pro la pia supozo ke la novaj generacioj pli kaj pli virtualas.

Ambaŭ periodaĵoj kontribuas al la deficito de UEA, kaj se la strategio de Corsetti estas forsegi la branĉojn kiuj ne prosperas, certe ili havos la saman sorton de la jarlibro.

[HeKo 693 6-A, 23 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0820 s s