Esperanta Civito

Ameriko postrestas en esperantologia klereco


La Lernejo de Verkistoj en Meksiko gastigis hodiaŭ studan sabaton pri la kultura historio de la esperanta popolo. C-ano Giorgio Silfer analizis kun kvin partoprenantoj la originon, socian kulturan demografian, de la esperantistaro, kies radikoj situas en Eŭropo kaj specife en orienta Eŭropo.

La seshora studado haltis komence de la 1930aj, sed la studantoj ricevis dokumentaron kiu helpas orientiĝi pri la historio de Esperantio ĝis la nuna tempo.

"Ĝenerale la meksikaj esperantistoj ne havas sufiĉan esperantologian klerecon; tiurilate afrikanoj jam preterpasis amerikanojn en kompetento" opinias la kursgvidinto. "Tial necesas ripeti similan aranĝon, por la kvalita kaj kvanta kresko de la esperantlingva komunumo en Meksiko".

La partopreno estis senpaga por la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kaj kun modera kotizo por la ceteraj.

(HeKo 702 8-B, 2 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1970 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0709 s s 
  Total: 0.2679 s s