Esperanta Civito

Dua verko hispanlingva de Giorgio Silfer

La eldonejo Praxis en Meksiko estas enpaĝiganta la duan verkon de Giorgio Silfer, originale en la hispana. Post la longa eseo "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona" la nova libro enhavas fikcian prozon. Temas pri du longaj rakontoj, el kiuj unu ankoraŭ polurota, kun la helpo de majstro Carlos Lopez, okaze de baldaŭa restado en Cuernavaca.

La unua, "La casa del enterrador" (La domo de la enterigisto) estis verkita por infanoj, specife geknaboj: la intrigo disvolviĝas en Malago. La dua, titolita "Diario de dos días" (Dudiurna taglibro) rilatas al eventoj de la 1980aj en la Katalunio de Jordi Pujol, kiun la aŭtoro persone konis; ĝi tamen evoluas kiel amhistorio, kie Katalunio ludas iom metafore.

Komuna al ambaŭ rakontoj (kiuj kune okupos centon da paĝoj) estas la rolo de sefardaj kanzonoj: "Volveremos" por la unua kaj "Árvoles" por la dua. "Aŭskulti ilin fine de la respektiva rakonto, per la voĉo de Mor Karbasi, estas necese por percepti plene la etoson kaj kompreni la subtekston" klarigas la aŭtoro.

La libro premieros en 2020.

[HeKo 711 6-A, 10 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0725 s s 
  Total: 0.0861 s s