Esperanta Civito

Selektota kvaro por la Nobel-premio


Jen la rezulto de la interna enketo de Esperanta PEN-Centro, celanta formuli kvinon da kandidatoj, submetotan al la referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro.

Balotis dek membroj el dek naŭ: T. Chmielik, K. Gbeglo, A. Korĵenkov, P. Martinelli, Z. Martinov, G. Nanovfszky, B. Nilsson, V. Oŝlak, G. Silfer, L. Trifonĉovski. La balotintoj ne ĉiam esprimis preferojn en ĉiu fako aŭ ne asignis noton, sed sin detenis. Foje donis entute nur unu nomon (Ŝtimec), sen notoj.

Demando 1: Kiu estas laŭ vi la plej valora
a1. poeto: Fernandez 2, Montagut 2, Nervi 1, Ragnarsson 2 / a2. poetino: Boulton 3, Urbanová 1,
b1. novelisto: Nemere 5, Johansson 1 / b2. novelistino: Boulton 1, Gabrielli 1, Ŝtimec 1,
c1. romanisto: Nemere 3, Steele 1, Valano 1 / c2. romanistino: Ŝtimec 7,
d1. dramaturgo: Silfer 6, Gubbins 1 / d2. dramaturgino: Boulton 2,
e1. eseisto: Silfer 2, Minnaja 1, Pokrovskij 1 / e2. eseistino: Boulton 1, Martinelli 1.

Laŭ kvanto da citoj: Boulton 6, Nemere 8, Silfer 8, Ŝtimec 8, el la ceteraj neniu pli ol 2.

Demando 2: Kiom konataj estas la supraj nomoj, en ne esperantaj literaturaj rondoj? (donu noton de 1 al 5, kie 1 = neniom au tre malmulte; 2 = malmulte; 3 = relative multe; 4 = multe; 5 = tre multe, eĉ pli ekster Esperantio ol en Esperantio)

Boulton: 3, 2, 3, sume: 8 / Gabrielli: 2 / Fernández: 1, 1, sume: 2 / Gubbins: 1 / Johansson: 1 / Minnaja: 1 / Martinelli: 2, / Montagut: 2, 2, sume: 4 / Nemere: 3, 3, 4, 4, 4, 4, sume: 22 / Nervi: 1 / Pokrovskij: 1 / Ragnarsson: 3, 4, sume: 7 / Steele: 2 / Ŝtimec: 3, 3, 3, 2, 5, sume: 16 / Silfer: 4, 4, 4, 3, 3, 3, sume: 21 / Urbanová: 1 / Valano: 3.

Demando 3: Kiom influaj estas la supraj homoj, en la historio de la esperanto-kulturo? (donu noton de 1 al 5, laŭ la modelo Zamenhof: 5 / Lapenna: 4 / Auld: 3 ktp)

Boulton: 4, 3, 3, sume: 10 / Fernández: 1, 1, sume: 2 / Gabrielli: 2 / Gubbins: 1 / Johansson: 1 / Martinelli: 3 / Minnaja: 2 / Montagut: 2, 2, sume: 4 / Nemere: 2, 2, 4, 2, 4, 4, sume: 18 / Nervi: 3 / Pokrovskij: 3 / Ragnarsson: 5, 5, sume: 10 / Ŝtimec: 2, 2, 2, 3, 2, 3, sume: 14 / Silfer: 3, 3, 4, 4, 4, sume: 18 / Steele: 1 / Urbanová: 2 / Valano: 4.

Konkludo: kvar el la pasintjara kvino estas evidente konfirmitaj: Boulton, Nemere [kiu estis la definitiva kandidato], Silfer, Ŝtimec.

Estas fortaj diverĝoj pri poezio, kie la plej balotita restas Boulton. Multe da hezito estas ankaŭ pri la eseistoj. Estas klara kaj firma la indiko pri Nemere kaj Ŝtimec kiel prozistoj, kaj pri Silfer kiel dramaturgo. Ankaŭ laŭ graveco, en kaj ekster Esperantio, inter ili tri regas ekvilibro, dum la ceteraj estas forte distancigitaj.

Surbaze de la supra, estos proponitaj nur kvar nomoj al la abonantaro de LF: Marjorie Boulton, István Nemere, Giorgio Silfer, Spomenka Ŝtimec. La voĉdonilo kaj bio-bibliografiaj notoj pri la proponitaj kvar aŭtoroj aperos en la oktobra numero 229 de LF.

Ljubomir Trifonĉovski,
sekretario de la Esperanta PEN-Centro
kaj ĉefredaktoro de LF

[HeKo 339 7-B, 29 sep 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0596 s s