Esperanta Civito

Unu jaro, cent mil vizitoj

Hodiaŭ la retejo www.esperantio.net atingis la centmilan vizititan paĝon, de post la 31a de oktobro 2006: precize unu jaro minus unu tago. La mezumo egalas al preskaŭ po 300 vizitoj tage. La vizitantoj mem superis 74.000, kun mezumo de pli ol 200 tage.

Post modesta novembro (4.532 paĝoj, 2.695 vizitantoj), dum la sekvaj kvar monatoj la vizita ondo konstantis super 7.000, respektive 4.000; en la tri printempaj monatoj malkreskis la distanco inter paĝoj kaj vizitantoj, kiuj konstantis je po 5.600. Vera eksplodo en junio (12.732, respektive 10.029) kaj julio (12.681, respektive 11.030). En aŭgusto montriĝis malkresko (9.516 respektive 6.758), kaj ekde septembro reveno al la printempaj parametroj, kvankam daŭre kun po milo plia.

La plej vizitataj paĝoj estas HeKo-arkivo, Raŭmismo, Civitanaro. Estas rimarkende, ke la retejo ne havas ligojn al eksteraj adresoj: kiu vizitas nin, tiu efektive serĉas nin, kaj ne ian retnodon.

La Konsulo esprimas sian gratulon al la Vickonsulo pri informado kaj al la redakcio de HeKo, kiu precipe kaŭzis ke la retpaĝoj pri la nova, la demokratia Esperantio estas tiel ofte legataj.

[HeKo 341 5-C, 30 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0669 s s 
  Total: 0.0819 s s