Esperanta Civito

La demando pri Rusia Esperantista Unio


La lasta konferenco de Rusia Esperantista Unio en 2023 decidis ke "Ĉar eksterlandaj civitanoj ne plu povas esti membroj de REU, a) Boris Kolker estis proklamita honora membro de REU; b) [la] statuso de ĉiuj aliaj eksterlandaj civitanoj, kiuj ĝis nun membris en REU, estas ŝanĝita al 'Amiko de REU' anstataŭ 'membro'. Kaj honoraj membroj, kaj amikoj de REU ricevas ĉiujn informojn (dissendatajn retpoŝte revuojn kaj tiel plu), sed ne havas rajtojn de membroj."

Ni demandis al la Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉu tiu decido, kaŭzita de restrikta interpreto pri nova leĝo en Rusio, povus kaŭzi konflikton kun REU, se ĝi estus aliĝinta al la Pakto, aŭ eksigon el UEA, kies landa asocio REU estas. Jen lia respondo.

"REU estus povinta mem eksiĝi de UEA en 2015, kiam flagris pajlofajro pro societo en Krimeo [vidu HeKo 578 4-C], aŭ lastatempe pro diverĝoj okaze de la lasta interslava milito. Sed en la medio de la Universala oni neniam kuraĝas iri ĝisfunde, krom en unu specifa cirkonstanco; do ne indas okupiĝi pri tio."

"Pli interesa estas la kazo de statutmodifo kiu povas kontraŭi la homajn rajtojn. Ekzemple UEA neniom protestis pro la samdirektiĝo de sia landa asocio en Germanio, kiam ĝi ekskludis hebreojn el la aliĝrajto; male, la naziigo de la Germana PEN kaŭzis ĝian tujan eksigon el PEN Internacia en printempo 1933, kun la fondo de ekzila klubo, gvidata de Thomas Mann. La diskriminacio kontraŭ eksterlandanoj, laŭ tiu decido de REU, esence signifas ke ili ne rajtos esti estraranoj. Laŭ mia sperto, en Burundio kaj Hungario estas pli da demokratio ol en Rusio, ĉar mi prezidas Afrikan Esperanto-Instituton kaj oni proponis al mi prezidi Hungarian Esperanto-Asocion. Sed la afero estas iom plektita: en februaro 1977 prezidinto Pekka Virtanen kandidatigis mian nomon al la estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando, sed la jarkunvenestro (Harri Laine) ne taksis ĝin ricevebla, ĉar mi estis eksterlandano (regule rezidanta en Finnlando)."

"Ĉu li estas stulta aŭ eĉ eksterlandano?" demandas svedineto al hungardevena Ĉe-instruisto, en "Nila" de Ferenc Szilagyi...

[HeKo 832 3-C, 22 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1084 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.1532 s s