Esperanta Civito

La Asembleo de AEI preparas multon gravan


La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (AEI) disvolviĝis 12 februaro 2024, en ĉeesto de ambaŭ kolektivaj membroj (AEI ne havas individuajn): Kultura Centro Esperantista, reprezentata de c-ano Giorgio Silfer kaj Societo Internacia de Paco Universala, reprezentata de c-anoj Janvier Ndericimpaye (posteulo de c-ano Abdoul Rahman Bukuru, nun loĝanta en Popola Ĉinio), Lucien Kagina kaj Frederiko Nimubona. Post rememoro pri la forpasinta c-ino Marie-France Conde Rey (anstataŭita de c-ano Tihomir Lovriĉ kiel KCE-delegito), la Asembleo formaligis la nomon "Biblioteko Conde Rey" por la biblioteko, hemeroteko kaj fonoteko de AEI, verŝajne la plej grandaj sur la kontinento.

Sekvis diskuto pri la luado de la Tanganika Esperanto-Domo: la Asembleo decidis peti malaltigon de la prezo (kion atingis c-ano Silfer la postan semajnon) kaj enketi pri nova sidejo en Bujumburo, ne nur pro la kostoj, sed ankaŭ pro la periferieco de Kibenga-Lago kaj la danĝero de akvaj inundoj; c-ano Ndericimpaye estas komisiita pri la enketo.

La Plenum-Komitato estis renovigita, per la elekto de c-ano Ndericimpaye kiel nova komitatano, kaj la plilongigo de la prezida mandato de c-ano Silfer, laŭ unuanima deziro de SIPU, kiu alternos en la gvidado. Al c-ano F.-M. Nunda estas konfidita la komisio pri la verdaj vendredoj, nome la publikaj vizitoj ĉe Biblioteko Conde Rey.

La Asembleo aprobis ankaŭ la proponon organizi Esperantan Konferencon en Afriko (EKA), originintan el la staĝo pri redaktado; kompare kun Afrika Kongreso de Esperanto, kiu principe okupiĝas pri la lingvo en Afriko, EKA temos pri Afriko en esperanto, kaj estos dulingva, nome kun la franca kiel helplingvo por neesperantistaj prelegontoj. La unua EKA disvolviĝos en granda hotelo de Bujumburo (kuplita al granda restoracio ĉe la lago kaj eĉ al la bufedo de la flughaveno), nuntempe manaĝerata de svisino.

Kun ĝojo la Asembleo konstatis ke Islama Esperanta Klubo organizos en la Tanganika Esperanto-Domo kurson por komencantoj, junaj islamanoj loĝantaj en la kvartalo: gvidos c-ano Moruta Shabani. Estis granda kontento ankaŭ pro la fondo de nova establo en Burundio, Civila Esperanta Servo: la aliĝo de CES al AEI kiel tria kolektiva membro estos konsiderata post ĝia aliĝo al la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 832 4-B, 24 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0558 s s