Esperanta Civito

Intervjuo kun William Auld aperos lumdiske


Duonhora televizia intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld, registrita en Milano 1998, estos eldonita kiel aparta lumdisko ĉi-jare, okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de la skota poeto. La teksto de la intervjuo, transskribata de Anna Bartek, aperos en la oktobra numero de "Literatura Foiro", koincide kun la datreveno.

La eldonon prizorgos la reaktivanta bendofako de LF-koop, laŭ projekto gvidata de Alessio Giordano. La produktado okazos parte en Svislando kaj parte en Italio. Duobla kompakta disko kaj libreto kun la tuta ĉefverko de Auld, "La infana raso", estas daŭre mendebla ĉe la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net

William Auld membris kaj eĉ prezidis dum unu mandato la Esperantan PEN, kaj havis la esperantan civitanecon, same kiel la edzino.

[HeKo 833 2-B, 17 mar 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0192 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0642 s s 
  Total: 0.0834 s s