Esperanta Civito

Novaj delegoj kaj sukcesoj en la Kapitulo


En la hieraŭa kunsido de la Kapitulo la Vickonsulo anoncis la reprenon de la delego pri informado ekde aprilo 2024, kiam c-ano Alessio Giordano aktivos por LF-koop kun buralista kontrakto; li do ne plu estos Kapitulano. Samtempe aldoniĝos la responso pri la Kongresa Buroo al la delegoj atribuitaj al la vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco.

Rilate la situacion en Esperantio, la Kapitulo aldonis kongresojn kaj bibliotekojn al la plano Dalmata, deklasita de sekreta al konfidenca por la nova Senata mandato (2025-29). La plano progresis en kvin celoj el naŭ (se ne konsideri la du ĵus menciitajn): domoj (tamen lakunas la plena inventaro, kaj ne estis trafita la aĉeto de granda nemoveblaĵo en Svislando); ĝemelaj urboj (plano reformulita kiel "pioniraj urboj"); civila servo (fondita kiel memstara paktinta establo); denaskismo (ekestis "Gepatra Bulteno"); evolua kunlaboro (progreso de Pro Esperanto).

La Kapitulo konstatis la kreskon de la stabo en pluraj sektoroj. La modelo de engaĝita intelektulo, kongrue al politike konscia administra kadro, laŭ konceptoj el Bachelet, Bourdieu kaj Togliatti, aldone kun forta esperantologia preparo, iĝas pli kaj pli aktuala. Preparataj estas la censado de la civitanaro kaj la organizado de balotejoj kaj subbalotejoj por la elektoj al la Senato.

La vickonsulino pri klerigado, sen. Lorena Bellotti, raportis pri la progresoj ĉe ALTE kaj Konsilio de Eŭropo, kie la Civito reprezentas esperanton pere de KCE. La engaĝoj pri lingvotestado de enmigrintoj kaj en minoraj lingvoj postulis la konstantan partoprenon en la renkontoj kaj la redakton de raporto (aperonta en "Heroldo de Esperanto", sed disponebla ankaŭ en la angla kaj baldaŭ la franca) pri la okupiteco en Esperantio. Al gec-anoj Bellotti kaj Silfer aldoniĝis Giordano por prizorgi tiujn rilatojn.

Fine, c-ano Rubeno Fernandez transprenis formale la delegon pri bibliotekoj kaj arkivoj; li kunlaboros ankaŭ kun la Civita Registro. La venonta kunsido de la Kapitulo okazos 24 aprilo 2024, post gravaj misioj en Frankfurto (ALTE) kaj Slovenio (PEN).

[HeKo 833 4-C, 21 mar 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0591 s s