Esperanta Civito

Novaj prezidanto kaj sekretario por KCE


Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, estas la novaj prezidanto kaj vicprezidantino de Kultura Centro Esperantista, elektitaj hodiaŭ de la ordinara Asembleo. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

La Komitaton lasis c-ino Perla Martinelli kaj sen. Anna Bartek, kiun anstataŭas sen. Giorgio Silfer kiel sekretario. La Asembleo kore dankis ilin. Lorena Bellotti estas la sola reelektita; si okupiĝas pri la rilatoj kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo kaj plu dediĉos sin al la internaciaj rilatoj de KCE.

La nova reĝimo komenciĝis en 1995, do jam daŭras pli ol la antikva: dudek naŭ jarojn kontraŭ dudek ses. Sub la nova reĝimo, en junio 1999, estis savita la sola domo el sep, kiujn Esperantio havis kaj perdis, dum la KCE-prezido de s-ino Mireille Grosjean kaj la direktorado de s-ro Claude Gacond.

La Domo kun la parcelo estis aĉetita de Gastejo Edmond Privat en 1978 kontraŭ cent mil CHF, kaj vendita al KCE en 1999 kontraŭ 225 mil. La nemoveblaĵo, baldaŭ centjara, estas tipe duobla neŭŝatela domo. Laŭ fakulo la domo (asekurita kontraŭ incendio por miliono) valoras pli ol milionon tricent, kaj estus proponebla je miliono kvincent. La Asembleo estis informita pri tiu ĵusa evaluo.

[HeKo 833 7-B, 30 mar 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0614 s s 
  Total: 0.0741 s s